L'estro Armonico | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo • serio de verkoj | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | sen lingva enhavo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
L'estro armonico (el la itala: "La harmonia inspiro") estas titolo de ciklo de dek du konĉertoj por violonoj kaj arĉorkestro, kiun publikigis Antonio Vivaldi en 1711, post kiaj ĝis tiam de li nur ekzistis presaĵoj de sonatoj. La verko jam post mallonga tempo estis represita en Londono far John Walsh kaj Parizo (Le Clerce Cadet).
La partituro senescepte estas notita okvoĉa, por kvar violonoj, du vjoloj, violonĉelo kaj kontinua baso. Laŭ rigida skemo la unua konĉerto enmetas ĉiujn kvar violonojn soloiste, da dua du, la tria nur la unuan violonon - ĉi tiu sinsekvo tiam ripetiĝas en la pluaj konĉertoj. Aldoniĝas en kelkaj konĉertoj (foje ankaŭ nur en unuopaj movimentoj) soloa violonĉelo. La tonaloj de la konĉertoj alternas inter maĵoro kaj minoro, per interŝanĝo en la lastaj du konĉertoj la ciklo tamen finiĝas maĵora.
Tamen la ĉiklo ne entute aŭdiĝas unueca; evidente ĝi enhavas ankaŭ kelkajn pli malnovajn verkojn, en kiuj Vivaldi ankoraŭ ne normigis sian movimentan sinsekvon, la strukturon el alterna ritornelo kaj modula soloa pasaĝo kaj sian instrumentan traktadon. Tiel la komponaĵoj efikas nekutime varioplenaj kaj havas laŭ eldiro de Theodor Adorno multloke la freŝecon de la „unua fojo“.
Kompozicie la komponaĵoj estas nure trivoĉaj; estas karakterize, ke ankaŭ en la konĉertoj por kvar violonoj la soloaj pasaĝoj ĉiam nur komencas samtempe du violonoj kaj baso[1].